Lucerno (distrikto)
Lucerno | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Lucerno | |
Kantono | Lucerno |
Ĉefloko | Lucerno |
Geografia situo | CH1903: 655199 / 224223 (mapo)47.1666666666678.1666666666667Koordinatoj: 47° 10′ N, 8° 10′ O; CH1903: 655199 / 224223 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 166307 (2007-12-31) |
Areo | 259,92 km² |
Loĝantardenseco | 639,84 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 0303 |
La distrikto Lucerno (germane Amt Luzern) estas administra unuo de Kantono Lucerno. Ĝi havis 166307 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo kaj kantonĉefurbo Lucerno.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La distrikto Lucerno situas en la sudoriento de la Kantono ĉirkaŭ la suda parto de Kvarkantona Lago kaj la kantonĉefurbo.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]En la centro de la distrikto Lucerno situas la trafiknodo Lucerno tra kiu pasas la fervojlinio de Bazelo al Tiĉino kaj ankaŭ pasas la nacia aŭtoŝoseo A2 al kiu sin unuigas en Lucerno A14.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la 14-a jarcento oni distingis inter la distrikto Lucerno kaj la urbo mem, kiuj formis apartaj tribunaldistriktoj. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 oni atribuis al la distrikto Lucerno krom la malnova distrikto kaj la urbo la kamparvoktejojn Habsburgo, Kriens-Horw, Malters-Littau, Weggis kaj el la iama distrikto Rothenburg la komunumojn Buchrain, Dierikon kaj Emmen. Sen la komunumo Emmen en la jaro 1803 el tiu distrikto estiĝis la nuna distrikto Lucerno. En la jaro 1913 ĝi estis dividita en du tribunalajn distriktojn Lucerno Kampara kaj Lucerno Urba, kiuj ek de 1933 ankaŭ fariĝis elektodistriktoj por la Granda Konsilio de Lucerno. En la jaro 1995 oni reunuigis la du subdistriktojn.
Komunumoj de la distrikto Lucerno
[redakti | redakti fonton]La distrikto Lucerno konsistas el 18 komunumoj (stato 2010). Jen la aktuala listo de la komunumoj:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2007-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Adligenswil | 5412 | 6.99 | 1051 | |
Buchrain | 5391 | 4.80 | 1052 | |
Dierikon | 1268 | 2.78 | 1053 | |
Ebikon | 11'631 | 9.69 | 1054 | |
Gisikon | 916 | 1.08 | 1055 | |
Greppen | 945 | 5.25 | 1056 | |
Honau | 357 | 1.25 | 1057 | |
Horw | 12896 | 20.43 | 1058 | |
Kriens | 25691 | 27.31 | 1059 | |
Lucerno | 74992 | 37.42 | 1061 | |
Malters | 6283 | 28.57 | 1062 | |
Meggen | 6453 | 13.93 | 1063 | |
Meierskappel | 1203 | 9.23 | 1064 | |
Root | 3949 | 8.65 | 1065 | |
Schwarzenberg | 1602 | 39.31 | 1066 | |
Udligenswil | 2080 | 6.22 | 1067 | |
Vitznau | 1218 | 11.76 | 1068 | |
Weggis | 4020 | 25.29 | 1069 | |
Totale (18) | 166307 | 259.92 | 0303 |
Iamaj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la iama komunumo kaj urbo Littau estis integrita al la urbo Lucerno.
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2007-12-31) |
Areo en km² |
Apartenas nun al |
---|---|---|---|---|
Littau | 16'611 | 13.27 | Lucerno (ek de 2010) |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Distrikto Lucerno – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
|